La akvon kisas milde-ĝema vento, dum ondojn ĝi puntige ludbalancas, la nubon kisas sun' en okcidento kaj ĝin per oro kaj purpur' nuancas, sur brula ŝtip' la glita flamserpento por kiso al alia flamo dancas, eĉ la salik' kliniĝas proprapeze, redonas kison al river' karese. |